Xi Jinping respondis leteron de usona amiko Sarah D. Lande
Mirinda Publikigita: 2024-01-10 15:50:59

La 4an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de usona amiko Sarah D. Lande en Iowa.

Xi diris, ke dum la pasintaj 45 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la du landoj spertis venton kaj pluvon kaj akiris kunlaboran frukton, kio feliĉigis la du landojn kaj profitigis la mondon. La atingoj akiritaj de la du landoj unue devas atribuitaj al kuna klopodado de la du popoloj, kaj plua antaŭeniro de la ĉina-usonaj rilatoj pli dependas de la du popoloj.

Xi akcentis, ke la estonteco de la ĉina-usonaj rilatoj kuŝas en gejunuloj. Li jam anoncis inviti 50 mil usonajn gejunulojn al Ĉinio por interŝanĝoj kaj lernado en venontaj kvin jaroj, tio celas, ke pli multaj usonaj gejunuloj vizitu Ĉinion, observu Ĉinion per proraj okuloj, aŭdu Ĉinion per propraj oreloj, mezuru Ĉinion per propraj paŝoj por senti la veran, tridimensian kaj kompletan Ĉinion kaj starigi pli multajn interkomprenajn pontojn inter la du popoloj. Li bonvenigis studentojn de Muscatine partopreni en la plano. 

Lastatempe usona amiko Sarah D. Lande el Iovao skribis leteron al prezidanto Xi kaj diris, ke la parolado de prezidanto Xi en la bonveniga bankedo okazigita de usonaj amikaj societoj estis vaste bonvenigita kaj inspira. La plano pri invito de usonaj gejunuloj al Ĉinio estas ekscita kaj ŝi esperas, ke la supera mezlernejo partoprenos en la plano. Kiel grandaj landoj, Usono kaj Ĉinio devas man-en-mane solvi demandojn pri klimatŝanĝiĝo, nutraĵa sekureco, narkotaĵo kaj regionaj konfliktoj por feliĉigi la homaron. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree