Xi renkontiĝis kun finna prezidento per videoligo
Yu Publikigita: 2024-01-10 21:12:05

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun finna prezidento Sauli Niinisto per videoligo.

Xi diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Finnlando estas profunda. Finnlando estas unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun nova Ĉinio, kaj ke li vizitis Finnlandon dufoje en 2010 kaj 2017, kaj estis profunde impresita. Xi aldonis, ke dum la vizito al Finnlando en 2017, li kaj Niinisto decidis starigi kaj akceli novtipan estontec-orientitan partnerecon inter la du landoj, kaj ke li ĝojas vidi, ke en la lastaj jaroj, ĉina-finnaj rilatoj konservis stabilan disvolviĝon, kaj praktika kunlaboro inter la du landoj en la kampoj kiel arbarkulturo, agrikulturaj produktoj, informadika teknologio kaj komunikado, energio kaj mediprotekto, scienca kaj teknologia edukado kaj vintraj sportoj daŭre profundiĝis, alportante efektivajn avantaĝojn al la popoloj de ambaŭ landoj. Xi akcentis, ke fronte al la nuna kompleksa kaj severa internacia situacio, Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Finnlando por aldoni stabilecon al la malkvieta mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree