Xi Jinping sendis gratulon al tunizia prezidento okaze de 60a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tunizio
Mirinda Publikigita: 2024-01-10 15:46:03

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping kaj tunizia prezidento Kais Saied sendis gratulajn mesaĝojn unu al la alia por festi la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tunizio.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Tunizio havas profundan amikecon. Dum pasintaj 60 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj, malgraŭ ŝanĝiĝema internacia situacio, la rilatoj inter la du landoj ĉiam sane kaj stabile disvolviĝis, kaj en la lastaj jaroj la du flankoj solidigis politikan reciprokan konfidon kaj akiris riĉajn fruktojn en interŝanĝoj kaj kunlaboro sur diversaj kampoj. Li atentigis, ke dum la Ĉina-Araba Pintkunveno en decembro de 2022, li atingis gravajn konsentojn kun prezidento Kais Saied kaj montris direkton por la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Li aldonis, ke li alte atentas la rilatojn kun Tunizio, kaj volas klopodi kune kun Saied por daŭrigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Tunizio kaj antaŭenigi la amikan kunlaboron inter la du landoj por pli granda disvolviĝo.

Saied diris, ke Tunizio kaj Ĉinio havas longdaŭran amikecon kaj efikan kunlaboron, kaj en la lastaj jaroj, la du flankoj kun komunaj valoroj, alte atentas solidigon kaj vastigon de la duflankaj rilatoj kaj estis pli kompakta la kunlaboro inter la du flankoj en internaciaj kaj regionaj aferoj tago post tago. Tunizio volas klopodi kune kun Ĉinio por konstrui novtipan partnerecon kovrantan ĉiujn kampojn kaj kun vasta perspektivo kaj altigi la rilatojn inter la du landoj al pli alta nivelo.

Samtage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al sia tuniza pararelulo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree