Xi gralutas Sheikh Hasina pro ŝia reelektiĝo kiel bagladeŝa ĉefministro
Pluveta Publikigita: 2024-01-11 15:57:28

La 11an de januaro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Sheikh Hasina pro ŝia reelektiĝo kiel la ĉefministro de Popola Respubliko de Bangladeŝo.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Bangladeŝo estas tradiciaj amikaj najbaroj. Post starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 49 jaroj, la du landoj respektis, egale traktis kaj profitigis unu la alian, subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj, man-en-mane antaŭeniris per disvolviĝo kaj vigligo kaj alportis realajn avantaĝojn al la du popoloj. Xi diris, ke li kaj Hasina renkontiĝis en la lasta aŭgusto en Johanesburgo, Sudafriko, kaj atingis gravan konsenton pri disvolviĝo de la ĉina-bangladeŝaj rilatoj. Xi esprimis la esperon, ke per la komuna klopodo la du landoj plu efektivigos la gravan konsenton, profundigos reciprokan konfidon pri politiko, antaŭenigos tradician amikecon, plifortigos la sinergion de disvolvaj strategioj, kune konstruos la Zonon kaj Vojon en alta kvalito, kaj puŝos ĉina-bangladeŝan strategian kunlaboran partnerecon al novaj altecoj.

Samtage ĉina ĉefministro Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al Hasina.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree