Centra konferenco pri kampara laboro emfazas nutraĵan sekurecon
Lucia & Qiu Publikigita: 2024-01-11 16:42:21

La jara centra konferenco pri kampara laboro okazis en Pekino lastatempe, aranĝante prioritatojn de kampara laboro en 2024. Koncerne nutraĵan sekurecon, tri gravaj rimedoj estis proponitaj en la aspektoj de stabiligo de areo kaj pliigo de produktokvanto po tersurfaca unuo.

La unua estas plifortigi la protekton kaj konstruadon de kulturata tero. Kulturata tero estas la fundamento de nutraĵa produktado. Tial la kunveno proponis “plifortigi la protekton kaj konstruadon de kulturata tero kaj plibonigi la protektan sistemon de kvanto, kvalito kaj ekologio de kulturata tero. Tio montras, ke la koncepto de protekto de kulturata tero en Ĉinio fariĝas pli kaj pli sistema kaj scienca, kaj ankaŭ pligrandiĝas la subteno en protekto.

La dua estas grandskale antaŭenigi kreskon de produktokvanto po tersurfaca unuo. Nun la grenprodukta areo de Ĉinio atingis historian maksimumon, kaj estas limigita spaco por pligrandigi produktadon per ekspansiigo de areo. La ŝlosilo por plibonigi produktkapablon estas kreskigo de produktokvanto po tersurfaca unuo. Fakuloj diris, ke Ĉinio ankoraŭ havas grandan potencialon por kreskigi produktokvanton po unuo en la estonteco. Necesas transformi sciencan kaj teknologian potencialon en realan produktadon kaj altigi ampleksajn kapablojn de grenproduktado al nova nivelo.

La tria estas esplori la starigon de interprovinca interes-kompensa mekanismo por grenproduktaj kaj grenvendaj regionoj. Por certigi nutraĵan sekurecon, ankaŭ plifortigo de politika subteno kaj pliigo de la entuziasmo de kamparanoj pri kultivado de greno en ĉefaj produktaj regionoj estas bezonataj. La kerno estas starigi institucian aranĝon por profitkompenso surbaze de la interspaco inter grena konsumado kaj grenproduktado en ĉiu provinco, kio helpas akceli regionan ekvilibron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree