Xi intervidiĝis kun belga ĉefministro De Croo
Pluveta Publikigita: 2024-01-12 20:45:09

Posttagmeze de la 12a de januaro en Granda Popola Halo, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun belga ĉefministro Alexander De Croo, kiu faras viziton en Ĉinio.

Xi montris, ke Ĉinio tre atentas la disvolviĝon de ĉina-belgaj rilatoj, kaj ke en la pasintaj 53 jarojn post kiam Ĉinio kaj Belgio starigis diplomatiajn rilatojn, estis riĉaj la kunlaboraj fruktoj en diversaj kampoj, kiuj profitigis la du popolojn. Ĉinio kaj Belgio estas profitantoj de ekonomia tutmondiĝo kaj havas komunajn interesojn por rezisti protektismon kaj protekti liberan komercon. Ĉinio aplaŭdas, ke belga ĉefministro multfoje publike oponas “malkuplon kaj ĉenorompiĝon”, kaj bonvenigas belgajn entreprenojn fari investojn en Ĉinio. Ĉinio volas liveri bonan komercan medion kaj esperas, ke ankaŭ Belgio liveros justan, travideblan kaj nediskriminacian komercan medion. La du flankoj povas kombini siajn avantaĝojn por plivastigi kunlaboron en tradiciaj kampoj kiel transportado, loĝistiko kaj biofarmaciaj medikamentoj, kaj esplori novajn kreskpunktojn por kunlaboro kiel verda disvolviĝo kaj cifereca ekonomio. La du flankoj devas kuraĝigi al la duflankaj registaroj, leĝdonaj agentejoj kaj lokaj urboj fortigi interŝanĝojn kaj dialogon, grandigi dudirektajn turismon kaj lernadon, okazigi grandskalajn aktivadojn, fari esploron pri protekto de granda pando, senĉese pliigi interkomprenon kaj popolan amikecon kaj aldonis novan movforton kaj perspektivon al la ĉina-belgaj rilatoj. Ĉinio volas labori kun Belgio por fari interŝanĝojn en la plurflanka kadro de la Unuiĝintaj Nacioj kaj komenci kunlaboron por respondi klimatŝanĝiĝon kaj protekti biodiversecon.

Xi emfazis, ke la politiko de Ĉinio pri la Eŭropa Unio konservas longtempan stabilecon. Ĉinio ĉiam konsideras EU kiel sian kunlaboran partneron kaj esperas, ke kiel grava forto en multpolusa mondo EU ludos pozitivan kaj konstrueman rolon. Fronte al ŝanĝiĝema internacia situacio Ĉinio kaj EU devas starigi pli da pontoj. La du flankoj devas intime kunlabori, antaŭenigi egalan kaj ordan multpolusan mondon kaj inkluzivan ekonomian tutmondiĝon, kaj kune akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo. Ĉinio volas klopodi kune kun EU por antaŭenpuŝi stabilan disvolviĝon de la ĉina-EU-aj rilatoj kaj esperas, ke Belgio ludos gravan rolon kiel deĵoranta prezidanto-lando de EU.

De Croo diris, ke la rilatoj inter Belgio kaj Ĉinio havas longan historion kaj estas ĉe la fronto de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio en multaj kampoj. Belgio daŭre observos la politikon de unu Ĉinio, kaj volas sincere dialogi kun Ĉinio, profundigi komprenon kaj antaŭenigi daŭran disvolviĝon de dulandaj rilatoj en politika, ekonomia kaj aliaj kampoj. Belgio oponas "malkuplon kaj ĉenorompiĝon", bonvenigas ĉinajn entreprenojn kunlabori en Belgio, kaj esperas plifortigi personarajn kaj kulturajn interŝanĝojn kun Ĉinio. Antaŭ dek jaroj, prezidanto Xi Jinping faris mirindan paroladon en Bruĝo dum sia vizito al Belgio. Lia viveca priskribo de "pontoj" estis profunde impresa. En la nuna ŝanĝiĝema internacia situacio, la mondo bezonas kunlaboron de Ĉinio kaj Eŭropo kiel partneroj kaj plifortigon de kunlaboro en diversaj kampoj kiel antaŭenigo de monda ekonomia kresko, traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj konstruado de pli stabila mondo. Kiel deĵoranta prezidanto de EU, Belgio volas ludi pozitivan rolon en la disvolvado de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio. Li esperas, ke lia vizito al Ĉinio helpos altigi la rilatojn inter Belgio kaj Ĉinio kaj inter EU kaj Ĉinio al nova alteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree