Kial tuta mondo amas ĉinajn veturilojn?
Yu Publikigita: 2024-01-12 20:26:36

Lastatempe, granda kargoŝipo foririnta el la haveno Yantai en la ĉina orienta provinco Shandong altiris tutmondan atenton. Ĝi estas la unua ĉina aŭtotransporta ŝipo enlande konstruita speciale por la eksporto de aŭtoj fabrikitaj de Ĉinio. Ĝi estis ŝarĝita per 7 000 aŭtoj en Shenzhen antaŭ ol iri al Eŭropo por kontentigi la bezonon de la loka merkato. La novaĵ-agentejo the Associated Press diris, kun la kresko de la aŭtomobila eksportado de Ĉinio, ĉi tio malfermis novan itineron por ĉinaj aŭtomobilaj kompanioj al fremdlandaj merkatoj.

Nun ĉinaj veturiloj estas eksportitaj al pli ol 200 landoj kaj regionoj. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de Ĉina Asocio de Aŭtomobilaj Fabrikantoj la 11an de januaro, la aŭtomobila produktado kaj vendado de Ĉinio ambaŭ superis 30 milionojn da aŭtoj por la unua fojo en 2023, okupante la unuan lokon de la mondo por la 15a sinsekva jaro. Rimarkinde estas, ke eksportado de aŭtomobiloj atingis 4,91 milionojn, el kiuj 1,203 milionoj estis novenergiaj veturiloj, okupante kvaronon de la totalo.

Japanaj amaskomunikiloj raportis, ke tio signifas, ke Ĉinio jam fariĝis la plej granda aŭtomobila eksportanto de la mondo anstataŭ Japanio. Reuters kaj aliaj fremdlandaj amaskomunikiloj opiniis, ke tio estas grava paŝo de Ĉinio iri de "aŭtomobila giganto" al "aŭtomobila potenco", markante gravan ŝanĝiĝon en la tutmonda aŭtomobila industrio.

Kial la tuta mondo amas ĉinajn veturilojn? Fakuloj diris al raportisto, ke ĉi tio unue rilatas al la kontinua plibonigo de la funkcioj kaj kvalito de ĉinaj veturiloj en la lastaj jaroj, kaj tio estas agnoskita de pli kaj pli multaj tutmondaj konsumantoj. Precipe, ĉinaj sendependaj markoj kaptis la ŝancojn en la merkato de novenergiaj veturiloj per teknologia novigado, plue vastigante eksterlandajn merkatojn.

Ankaŭ longtempa okupiĝo pri teknologia novigo kaj akcelo de tutmondiĝa aranĝo estas la armilo por venko de ĉinaj aŭtofabrikantoj. La plej novaj donitaĵoj de la Nacia Administracio pri Intelekta Proprieto de Ĉinio montris, ke dek ĉefaj kompanioj de Ĉinio laŭ la vendo de novenergiaj veturiloj havas pli ol 100 000 tutmonde efikajn patentojn, montrante tendencon de rapida kresko.

Laŭ la plej nova prognozo de UBS-grupo, ĉinaj aŭtofabrikantoj vendos 5 milionojn da veturiloj eksterlanden en 2024, kun la plej granda parto de la postulado el evoluantaj landoj en Sudorient-Azio. Tio firmigos la pozicion de Ĉinio kiel la plej granda aŭtomobila eksportanto de la mondo kaj ankaŭ kreos pli da avantaĝoj kaj ŝancoj por diversaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree