Xi kaj lesota reĝo Letsie III interŝanĝis gratulojn okaze de 30a datreveno de restarigo de diplomatiaj rilatoj
Yu Publikigita: 2024-01-12 20:11:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lesota reĝo Letsie III interŝanĝis gratulojn vendrede okaze de la 30a datreveno de la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke li atribuas grandan gravon al disvolviĝo de ĉina-lesotaj rilatoj kaj volas labori kun reĝo Letsie III por preni la 30an datrevenon de la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel novan deirpunkton, plialtigi la nivelon de duflankaj rilatoj, vastigi kampojn de praktika kunlaboro, kaj puŝi ĉina-lesotajn rilatojn de amikeco kaj kunlaboro atingi pli grandan disvolviĝon.

Letsie III diris, ke la lesota flanko reasertas sian volon strikte kunlabori kun granda Ĉinio kaj kontinue firmigi amikecon kaj amikan kunlaboron kun Ĉinio, kontribuante al disvolviĝo kaj prospero de ambaŭ landoj.

Tiutage, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun lesota ĉefministro Sam Matekane.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree