La varma turisma merkato en ĉina urbo Harbino
Shanshan Publikigita: 2024-01-12 18:40:29

Ĉu vi konas Harbinon, urbon en nordorienta Ĉinio? Saluton, karaj amikoj, mi estas Shanny. Hodiaŭ bonvole sekvu mian videon kaj konu la ĉarman urbon!

Jen la kristalklara kastelo, la gracie iranta boaco kaj neĝfiguro kun alto de tri-etaĝa domego, tiuj ĉi ne estas scenoj en la filmo "Frozen", sed en la glacia kaj neĝa urbo de nordorienta Ĉinio - Harbino. Dum la ĵus pasintaj novjaraj ferioj, Harbino, la nordorienta glaciurbo, fariĝis la plej varma turisma celloko de Ĉinio. Turistoj el la tuta lando venis por sperti la unikajn glaciajn kaj neĝajn pejzaĝojn.

Por gastigi turistojn el la tuta mondo, Harbino provis ĉion eblan: turistoj volis ĝui la rapidon kaj sperti emocion sur glacio, do ili elmovis aeroglitan ŝipon; turistoj volis sperti la varman etoson, ili malfermis subĉielan diskotekon en la harbina tema parko Glacia kaj Neĝa Mondo; turistoj proponis lunon super la Sankta Sofia Katedralo por fari belajn fotojn pri neĝo kun luno. Do la laboristoj neimageble pendigis unu artefaritan lunon per senpilota aeroveturilo por realigi la romantikan deziron de turistoj! Ili delikate aranĝis la tradician bongustaĵon frostigitan piron, movis simfoniajn prezentojn en butikcentrojn, kaj ankoraŭ levis varmaeran balonon super la rivero Songhua.

Harbina popolo karese nomas turistojn el malproksimaj lokoj "terpometoj", kiuj portante helkolorajn lanugajn jakojn kaj amindajn ĉapelojn, kaj estas pasioplenaj pri la glacia kaj neĝa pejzaĝoj. Loĝantoj de Harbino spontanee organizis amaŭtofloton por senpage veturigi la turistojn, preparis varman brunsukeran akvon, aldonis 12 vestoŝanĝejojn en la pakaĵareo en la flughaveno, kaj tiel plu.

Kiajn aliajn unikajn ĉarmojn Harbino malkovras? La neĝkovritaj eŭropstilaj konstruaĵoj, mirindaj talentoj de glaci-kaj-neĝskulptistoj, kiuj prezentis 100 000 kubajn metrojn da glacio kaj neĝskulptaĵoj, kaj la boaca parado de la ĉina etna grupo Oroĉeno...

Datumoj montras, ke dum la novjara ferio ĉi-jare, rezervoj de hoteloj en Harbino pliiĝis preskaŭ 26-oble kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, Harbino ricevis entute 3,05 milionojn da turistoj kaj gajnis totalan turisman enspezon de proksimume 6 miliardoj da juanoj de renminbi. La nombro de turismaj akceptoj kaj turisma enspezo atingis historiajn pintojn. La nombro de enlandaj turistoj de Ĉinio estis 1,35 milionoj da homfojoj, kun pliiĝo de 155,3%, kaj kvanto de flugbiletaj mendiloj en popularaj urboj pliiĝis je 70% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.

Ekde la novjara ferio, la turisma merkato de Ĉinio montris prosperon kaj viglecon. Samtempe, sub la influo de la lastatempa favora politiko de reciproka vizolibero inter multaj landoj kaj Ĉinio, la eksterlanda turismo daŭre pliiĝas. Ni kredas, ke la turisma konsummerkato daŭre pli kaj pli revigliĝos en 2024, injektante pli da forto en la tutmondan ekonomion.

Karaj amikoj, ĉu vi volas viziti la ĉarman urbon Harbinon? Lasu viajn komentojn. Mi estas Shanny, ĝis la venonta fojo!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree