Malnova kalendaro de la jaro 1996 estas vaste atentata kaj aĉetata de ĉinaj retanoj
Mirinda Publikigita: 2024-01-13 21:37:35

Lastatempe la kalendaro de la jaro 1996 estas vaste atentata kaj aĉetata de ĉinaj retanoj. Ĉar ili trovis, ke la kalendaro de 1996 estas tute sama al tiu de 2024. Sed tio okazas nur kun la Gregoria kalendaro, la ĉina luna kalendaro de tiuj du jaroj malsamas en la tago de Printempa Festo, kiuj respektive estas la 10a de februaro en 2024 kaj la 19a de februaro en 1996. Kial okazas tia ripeto de kalendaroj? 

Ĉar la jaroj 2024 kaj 1996 estas superjaroj, do la Gregoria kalendaro estas sama en ĉiu superjaro post 28 jaroj. Ĝuste pro tio, la vendo de malnova kalendaro de 1996 furiozas en duamanaj retejoj kaj la prezo kreskis je 30 obloj. 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree