De kie venas “vivanta akvo” de ekstera komerco de Ĉinio?
Mirinda Publikigita: 2024-01-13 15:58:45

Leginte raportojn de eksteraj amaskomunikiloj pri ĉina ekstera komerco, “super anticipo” estas ŝlosila vorto. La donitaĵoj publikigitaj vendrede de Ĉina Ĝenerala Dogana Administracio pruvis, ke en 2023, la ekstera komerco de la lando sumiĝis je 41,76 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 5,87 duilionoj da usonaj dolaroj), kaj espereble okupos la unuan lokon de tutmonda vara komerco en sinsekvaj 7 jaroj. Leviĝa kurvo montras tendencon de la ĉina ekstera komerco.

Laŭ prognozo de la Monda Komerca Organizo, en 2023 la kvoto de ĉina eksportado en internacia merkato tenas relative altan nivelon de preskaŭ 14%. Ĉinio sufiĉe ludis siajn avantaĝojn de la monda unua fabriklando. En 2023 la  totala sumo de eksportado kun valoro de 23,77 duilionoj da juanoj, produktoj de fabrika industrio atingis 23,51 duilionoj da juanoj, la eksportado de ekipaĵa fabrikado kreskis je 2,8%, okupante preskaŭ 60% de la sumo de eksportado. Fabrikado de ŝipoj kaj aŭtoj estas “nigraj ĉevaloj” atentataj de la internacia komunumo.                   

Estas pli grava la marŝado de “fabrikado de Ĉinio” al “kreado de Ĉinio”, kio donis novan movforton al eksportado. En 2023 eksportado de ĉinaj sendependaj markoj kreskis je 9,3%. Respondeculo de iu sciencteknika entrepreno diris, ke ilia tridimensia skanilo estis vendita al pli ol 150 landoj kaj regionoj de la mondo. De “monda fabriko” al altaĵo de novigo, Ĉinio alportis al la mondo ne nur produktojn, sed ankaŭ oportunojn por kunlaboro kaj kungajno.

Laŭ vidpunkto de importado, influate de malleviĝa tendenco de komercaĵa prezo, la importado de Ĉinio iom malaltiĝis. Tamen la kvanto de importado kreskis je 2,9%. De nafto, naturgaso kaj mineralo kaj aliaj primaraj materialoj al karakterizaj manĝaĵoj, diĝitaj elektromaŝinoj al translanda elektra komerco, tiuj montras kontinuan leviĝon de produktado, daŭran prosperon de konsumado de Ĉinio kaj senĉese ellasis superecon de supergranda merkato. 

De kie venas la “vivanta akvo” de ĉina ekstera komerco? Lastatempe la Monda Mona Fonduso kaj aliaj organizoj sinsekve altigis sian anticipon pri ekonomia kresko de Ĉinio en 2023. Laŭ ilia prognozo, la kontribuo de Ĉinio al monda ekonomia kresko en 2023 superos 30%, Ĉinio ankoraŭ estas la plej granda motoro de la monda ekonomio. Kontinua leviĝo kaj bona tendenco de la ĉina ekonomio ĝuste stimulas bezonon de importataj produktoj kaj antaŭenigas produktan eksportadon.

Sur tiu bazo, serio da novaj oportunoj de altnivela malfermo vastigos novan merkaton kaj novajn kampojn de eksterkomerca kunlaboro. Altkvalita kunkonstruado de Zono kaj Vojo eniris novan etapon, efektivigo de Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco plenumos duan jariĝon, rapidigo de intertraktado pri liberkomerca regiono de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en versio 3 alportos pli multajn profitojn kaj avantaĝojn por mondaj entreprenoj.

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree