Xi urĝas juĝajn, prokuratorajn, publiksekurecajn organojn liveri firman sekurigan garantion por nacia rejuniĝo
Pluveta Publikigita: 2024-01-14 18:20:13

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la juĝajn, prokuratorajn kaj publiksekurecajn organojn subteni la absolutan gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj antaŭenigi la nacian rejuniĝon per forta sekuriga garantio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la gravan instrukcion pri juĝa, prokuratora kaj publiksekureca laboro, alvokante homojn en la organoj plenumi siajn devojn lojale kaj prezenti bonan iniciaton.

Xi urĝis klopodojn por rezolute protekti nacian sekurecon, plibonigi politikan saĝecon kaj politikan prudenton, malhelpi kaj solvi gravajn sekurecajn riskojn. Li ankaŭ postulis rezolute konservi socian stabilecon kaj protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de la homoj.

Xi diris, ke socia justeco devas esti protektata kaj antaŭenigata, kaj la unueco de la jura regado de la lando devas esti garantiata. Li aldonis, ke la socialisma merkata ekonomia ordo devas esti observata laŭ la leĝo, kaj konstruado de la leĝbazita komerca medio devas esti plibonigita.

Xi ankaŭ alvokis plifortigi la politikan konstruadon de la Partio en juĝaj, prokuratoraj kaj publiksekurecaj organoj.

La grava instrukcio de Xi estis transsendita de Chen Wenqing, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj sekretario de la Komisiono pri Politikaj kaj Juraj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, dum la centra konferenco pri jura, prokuratora kaj publiksekureca laboro, kiu okazis sabate kaj dimanĉe en Pekino.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree