Xi Jinping sendis gratulan leteron al dana reĝo Frederik X
Mirinda Publikigita: 2024-01-15 11:17:42

La 14an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al dana nova reĝo Frederik X kaj esprimis gratulon pri lia surtroniĝo.

Xi diris, ke dum 74 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Ĉinio kaj Danio akiris longdaŭran disvolviĝon, la kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj akiris riĉajn fruktojn kaj la popola amikeco estis pli profunda, kaj dume li donas altan atenton al disvolvo de la ĉina-danaj rilatoj kaj volas klopodi kune kun reĝo Frederik X por antaŭenigi la ĉiuflankan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Danio al nova nivelo kaj alporti pli multan profiton al la du popoloj.

Samtage Xi ankaŭ sendis leteron al dana eksa reĝino Margrethe II por esprimi saluton kaj bondezirojn. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree