Xi Jinping: Ni firme iras la vojon de financa disvolvado kun ĉinaj trajtoj
CMG Publikigita: 2024-01-16 19:19:08

Antaŭtagmeze de la 16a de januaro komenciĝis speciala seminario pri finance altkvalita disvolvado en la Centra Partia Lernejo (en Pekino), kaj partoprenas en ĝi ĉefaj gvidantoj provinc- kaj ministr-nivelaj. En la malfermo de la kurso faris gravan paroladon Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), tiel ankaŭ ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono. Xi emfazis, ke la vojo de financa disvolvado kun ĉinaj trajtoj ne nur sekvas la objektivan leĝon de financa disvolvado, sed ankaŭ posedas sian frapantan apartecon, kiu esence diferencas de la okcidenta financa modelo, kaj ke ni devas esti fidelaj al nia vojo kaj en praktikado perfektigi la vojon, ke ĝi estu pli kaj pli larĝa.

Xi diris, ke post la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ ni aktive esploras la leĝon de financa disvolvado en la nova epoko, senĉese pli bone konas la esencon de la socialisma financo kun ĉinaj trajtoj, senhalte antaŭenigas financan novigon ĉu en praktikado, ĉu en teorio, aŭ ĉu en sistemo, kaj dank’ al tio ni pograde kreis la vojon de financa disvolvado kun ĉinaj trajtoj, tio estas: persisti en la centralizita kaj unueca gvidado de la Centra Komitato de KPĈ super financa laboro, en la valora orientado al la popolo kiel centro, en la financa servo direktita al fizika ekonomio, en la prevento kontraŭ krizoj en financa laboro, en la progresigo de financa novigo surbaze de merkataj leĝoj, en la konsidero kaj pri malfermo kaj sekureco de financo kaj fine en la ĝenerala postulo, tio estas, antaŭeniri stabile.

Xi substrikis, ke ni devas pli rapide formi modernan financa sistemon kun ĉinaj trajtoj, starigi kaj perfektigi financan reguligan sistemon sciencan kaj stabilan, financan merkatan sistemon strukture racian, financan strukturan sistemon kunlaboran, bonefikan sistemon de financa kontrolado, sistemon de financaj produkto kaj servo kun diversaj specialoj kaj financan infrastrukturan sistemon memkontrolan kaj altefikan.

Xi indikis, ke ni devas subteni altkvalitan disvolvadon de financo, altigi distribuajn efikon kaj kapablon de nialandaj financaj rimedoj, pliigi internacian konkurencpovon kaj regulan influpovon, kaj diskrete agi laŭ ritmo kaj intenso de forto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree