Ĉinio donos al Svisio unuflankan vizliberan trakton
Mirinda Publikigita: 2024-01-16 13:53:51

Lunde Ĉinio kaj Svisio deklaris plenumon de kuna esploro pri ebleco de altigo de nivelo de Ĉina-Svisa Liberkomerca Interkonsento kaj unuanime konsentis kiel eble plej rapide komenci oficialan intertraktadon nivelaltigan, okazigi novan strategian dialogon eksteraferaministre nivelan, kunvenon de laborgrupoj pri financo kaj energio, dialogon pri edukaj politikoj, interkonsiliĝojn pri aferoj de la Sekureca Konsilio inter la du landoj en 2024 kaj fortigi interhomajn interŝanĝojn surbaze de la 75a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Ĉinio donos al Svisio unuflankan vizliberan trakton kaj Svisio liveros pli multan facilon pri vizo al ĉinaj civitanoj kaj entreprenoj por investo en Svisio. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree