La 17an de januaro, ĉina ĉefministro Li Qiang vizitanta Irlandon diris, ke Ĉinio kaj Irlando devas kunlabori por subteni liberan kaj malferman internacian komercan sistemon kaj konservi la stabilan kaj glatan fluon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.
Li faris la vokon dum intervidiĝo kun irlanda prezidento Michael D. Higgins en irlanda prezidentejo en Dublino, la ĉefurbo de Irlando.