“Elekti Ĉinion estas elekti oportunon” el kvin vidpunktoj
Mirinda Publikigita: 2024-01-18 13:53:59

 

“Ĉina ekonomio tenas kreskon de preskaŭ 5% kaj ankoraŭ estas la plej grava motoro por la monda ekonomio, la donitaĵoj de ĉina ekoniomio 2023 publikigitaj en la 17a de januaro pruvis anticipon de la internacia komunumo,” lastatempe brita erudiciulo Martin Jacques diris al raportisto. Laŭ prova kalkulo, en 2023 la enlanda produkta valoro de Ĉinio estas 126,06 duilionoj (17,71 duilionoj da usonaj dolaroj), pliiĝante je 5,2% kompare kun la antaŭa jaro kaj la kresko rapidiĝis je 2,2% kompare kun 2022. Ekonomia skalo pligrandiĝis, pohoma enlanda produkta valoro kreskis je 5,4% samperiode, ĝenerale pliboniĝis enlaboriga situacio, senlabora proporcio de urboj malpliiĝis je 0,4% kompare kun la pasinta jaro, investo de fiksaj aktivoj kreskis je 3% kaj indicoj de ĉefaj industriaj produktoj en produktkvanto, investo, importado kaj eksportado multe superis la nivelon en 2019… serio da donitaĵoj montras, ke la ĉina ekonomio iras al tendenco de stabiliĝo kaj refortiĝo.

Laŭ konsumado, nun la totala bezono de la mondo ne estas sufiĉa, merkato estas la plej rara resurso. Influate de inflacio kaj de monpolitikoj de evoluintaj landoj, en multaj landoj altiĝis la kosto de vivo kaj kredito, kio influis la konsumon. Tamen la totala sumo de detalado de sociaj porkonsumaj varoj de Ĉinio en 2023 kreis rekordon en la historio kaj la konsumado akcelis ĝeneralan kreskon je 4,3%. Kiel la plej granda latenta merkato en la mondo, Ĉinio rapide ellasis viglecon de konsumado, kio estas favora al revigliĝo de la monda ekonomio.

Ankaŭ importado kaj eksportado de varoj de Ĉinio ĝenerale estas stabilaj kaj Ĉinio espereble okupas la unuan lokon en monda vara komerco en sinsekvaj 7 jaroj. Supergranda merkato, forta produkta kapablo kaj daŭra pliboniĝo de komerca strukturo, ĉiuj tiuj avantaĝoj de Ĉinio ne nur stimulas la internacian komercon, sed ankaŭ plibonigis dispozicion de elementoj, protekton de stabileco de industriaj ĉenoj kaj provizĉenoj en la mondo.

Estas pli grave, ke Ĉinio ne nur estas “monda fabriko”, sed ankaŭ nova altaĵo de novigo en la mondo. En 2023 kresko de investo en altteknikaj industrioj estas pli rapida ol tiu de investo en ĉiuj fiksaj aktivoj, kapacito de elektro el regenerebla energio historie superis tiun de termika elektro, kaj tio montras esencan progreson de altkvalita disvolviĝo de Ĉinio.

Amaso da eksterkapitalaj entreprenoj sinsekve elektis Ĉinion pro optimismo pri ĉinaj merkato, fabrikado kaj kreado. Kiam fremdlanda rekta investo de la mondo frontas al malleviĝa premo, de januaro ĝis novembro de 2023 la nombro de entreprenoj nove investitaj de eksteraj komercistoj en Ĉinio kreskis je 36,2%. En la lastaj kvin jaroj la profita proporcio de rekta investo de eksteraj komercistoj en Ĉinio estis preskaŭ 9% kaj estas en alta nivelo en la mondo. Tio sufiĉe montras, ke elekti ĉinan merkaton ne estas risko, sed oportuno.

Kiel iras la ĉina ekonomio en 2024? Laŭ objektiva opinio, nun en la ekstera medio leviĝas komplikeco, seriozeco kaj necerteco, ĉina ekonomio frontas al iuj malfaciloj kaj defioj en disvolvado. Tamen ĝenerale, ĉinaj industrioj havas profundan bazon, novklivataj produktfortoj rapidigas kultivadon, makroskopaj politikoj havas vastan spacon, ne ŝanĝiĝis la baza tendenco de longdaŭra boniĝo de la ekonomio. Lastatempe Internacia Mona Fonduso kaj la Organizo de Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo altigis sian anticipon pri la ekonomia kresko de Ĉinio en 2024. Laŭ ĝenerala sekretario de Konferenco de Komerco kaj Disvolvo de UN  Rebeca Grynspan, Ĉinio okupas antaŭan lokon en multaj industrioj kaj daŭre antaŭenigas ekonomian transformiĝon, kaj tio antaŭdiras la kontinuan kreskon en la estonteco.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree