Renkontiĝo kun Xi Jinping: Tiu lia frazo min kortuŝas
CMG Publikigita: 2024-01-18 13:57:22

La 18an de januaro 2017,

en la ĉefsidejo de UN en Ĝenevo,

prezidanto Xi Jinping

faris ĉefteman paroladon “Kune konstrui la komunumon de komuna estonteco por la homaro”,

kiu vekis en la mondo konstantan kaj fortan eĥon.

Ĝuste tiu parolado profunde tuŝis la koron de Abdilahi Ismail Abdilahi, kiu estas somaliano.

“Kiu volus vagi de loko al loko, se li ne estus senhejma kaj mizera?”

Tiu frazo, kiun diris prezidanto Xi antaŭ sep jaroj,

estas ankoraŭ freŝa en la memoro de Ismail.

“Tiu ĉi frazo rememorigas min pri la historio de somalianoj,

kiuj delonge vagas de loko al loko,

kaj sekve mi profunde komprenas la gravecon de paco kaj sekureco.” 

En la novjara salutmesaĝo por 2024

prezidanto Xi Jinping diras:

“Ni, nutrantaj la estontecon de la homaro kaj la feliĉon de la popolo,

 volas kune kun la internacia socio

formi la komunumon de komuna estonteco por la homaro

kaj konstrui pli belan mondon.”

Ismail iam vizitis la lokon, kie juna Xi Jinping estis laboranta,

kaj emocie diras:

“Prezidanto Xi ĉiam metas sian popolon sur la unuan lokon,

ĉar li vivas inter popolanoj.

Kiam mi vidis, ke prezidanto Xi intime premas la manon al maljunuloj,

mi rememoras la tempon, kiun kune pasigis mi kaj mia avo.

Prezidanto Xi tre similas al homoj el mia patra generacio.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree