Se oni volas celebri la jaron de la drako laŭ la ĉina kalendaro per bildoj de tiu fantazia besto en la okcidenta kulturo, surface oni trovas tute alian de la ofte bonvola nobla ĉina drako ludanta tra la la nuboj kaj ligita al pluvo kaj akvo. La mezepoka okcidenta drako kraĉas fajron kaj faligas birdojn el la ĉielo per sia fetora spiro. Ĝi preferas la malhelajn kavernojn aŭ la varmegajn dezertojn. Se ĝi loĝas ĉe akvo, temas pri miasmaj marĉoj. Kaj la peza bato de ĝiaj flugilegoj, kiam ĝi rare prenas la vojon de la ĉielo, kaŭzas katastrofajn tornadojn. Tiuj ecoj savis pli ol unu junan monaĥon forlasi sian frokon, ĉar terura drako atendis lin ĉe la pordo de la monaĥejo, tiel blokante la vojon al libereco. Por aspirantaj sanktuloj aŭ urbaj episkopoj, venko super drako estis la plej alta gloro. En mezepokaj bestolibroj ĝi estis fakte la sola kreaĵo, kiu havis nur negativajn ecojn. Ĝiaj nehaltigeblaj voremo, vantemo kaj ruzo simbolis la diablon. Se liberiĝo el religiaj tenebroj okazis en la Renesanco, tio estis dank’al la plezuro de fantazio. Laŭ Leonardo de Vinĉi (1452-1519), kiu male al mezepokanoj ne plu kredis, ke drakoj vere ekzistas, por doni naturan aspekton al drako oni devus kunmeti kapon de hundo, okulojn de kato, orelojn de erinaco, nazon de leporo kaj kolon de testudo.
Leonardo de Vinĉi, Etudo por drak-kostumo (1513)
Sed, se oni legas la kleran libron de Anna Angelini, DAL LEVIATANO AL DRAGO. MOSTRI MARINI E ZOOLOGIA ANTICA TRA GRECIA E LEVANTE (El Levjatano al la drako. Maraj monstroj kaj antikva zoologio inter Grekio kaj Orienta Mediteraneo, 2018), simila kombinado komenciĝis jam antaŭe. Venis de tie ankaŭ la familia mezepoka formo de la drako kiel reptiliego kun krokodilaj dentoj, kruele lumegaj okuloj, surkola kresto, ungaj kruroj, vespertaj flugiloj kaj longa vosto. Oni povas trovi ĝiajn ŝpurojn en la kultura sinkretismo de la helenisma periodo kaj en la tradukado al la helena kaj al la latina de la Biblio, dum kiuj la grekaj kategorioj de mara monstro (ketes) kaj drako/serpento (drakon) pli kaj pli intermiksiĝis. En la naskopovaj kaj energiplenaj submaraj akvoj la drako pli kaj pli puŝis la imageblajn limojn de la reptilia formo. Sur tiamaj ruĝ-nigraj vazoj la maraj monstroj, kiuj akompanas la nimfojn Nereidinojn, kelkfoje jam similas al la mezepoka drako kun surkola kresto kaj longa vosto, sed kun naĝiloj anstataŭ kruroj.
Certe la negativa bildo de la drako en la okcidenta mezepoko venis parte de la fakto, ke ĝi heredis la ambiguajn ecojn de la serpento, de kiu laŭ helenoj kaj romianoj ĝi preskaŭ ne distingiĝis. Ĝi estis same vorema, kaŝtrompe ruza, hipnotige fascina, veneniga aŭ mortpreme envolvema. La romia poeto Vergilio (70 a.K.-19 a.K.) en la dua libro de sia ENEADO egale uzas la tri ĝeneralajn latinajn nomojn por serpentoj (anguis, serpens kaj draco) por priskribi la du ĝemelajn monstrojn senditajn de la maro por atak-sufoki Laokoonon kaj liajn filojn. La troja sacerdoto, fakte, aŭdacis deadmoni siajn samurbanojn ne porti inter siajn murojn la lignan ĉevalon lasitan de la danaidoj, ŝajne forlasintaj la dekjaran sieĝon. La epizodo donis al ni unu el la plej famaj helenismaj skulptaĵoj, la tiel diritan “Grupon de Laokoono”, eble de la unua jarcento a.K., retrovitan en Romo en la deksesa jarcento kaj nun unu el la trezoroj de la Vatikanaj Muzeoj.
Tamen la pozitiva funkcio de drakoj-serpentoj por helenoj kaj romianoj ne limiĝis al esti mirigaj signoj de dia volo. Ili estis ankaŭ helpoj en orakolo-donado, dank’al ilia intima rilato kun la tero. Ŝpuroj de tiu povo videblas en la mito de la granda serpento Pitono, kiu estis mortigita de Apolono, kiam li prenis Delfon sub sia kontrolo. Kiel argumentas la angla klasikistino Jane Ellen Harrison (1850-1928) en sia epokfara libro THEMIS: A STUDY OF THE SOCIAL ORIGIN OF GREEK RELIGION (Temis: Studo pri la socia origino de helena religio, 1912), la splenda juna dio, racia reprezentanto de la nova patriarka reĝimo de la monto Olimpo, starigis sian orakolo-donan templon sur pli antikva sanktejo de matriarkaj ritoj. Kiel en similaj lokoj, certe ankaŭ tie la kultita serpento estis origine ina, por substreki la intiman ligon al la tero, kaj la tiel diritaj “orakoloj” estis konfuzaj sonĝoj, vortoj aŭ vidoj, kiujn la petantoj povis ricevi nur post iniciad-ceremonio de morto kaj renaskiĝo.
Rodisa Skolo, Laokoono kaj liaj filoj
Helenaj kaj romiaj drakoj havis krome akran, sendorman vidon, substrekatan de ebla etimologia deveno de la helena verbo “derkomai” (fikse rigardi), pro kio ili ofte gardis trezorojn kiel la orpomojn en la okcidenta ĝardeno de la tri Hesperidinoj. Tamen ankaŭ en tiu kazo Jane Harrison substrekas kiel la drako-serpento estas fakte fekund-dajmono esence ligita al plantoj kaj akvoputoj, do pli antikva ol la supera religio de la eterne serenaj olimpaj dioj. La fruktodoneco de la helena drako kiel loka genio simile videblas en ruĝfigura kratero pentrita de Assteas en la kvara jarcento a.K., trovita proksime de la kampana urbo Benevento kaj konservita en la Arkeologia Muzeo de Napolo en suda Italio. Temas pri Kadmo preta mort-frapi per ŝtono la drakon gardantan la Ismenan akvofonton. Falinta amforo indikas, ke la fenicia heroo iris tien por preni akvon por oferbuĉi la bovinon, kiu gvidis lin al la loko, kie li devos fondi la urbon Tebo. Sed, kiel substrekas Jane Harrison, la abundaj vegetaĵoj ĉirkaŭ la serpento ne estas nur dekoracio, sed signo de draka eco kiel “bona dajmono.” La klasikistino de la Kembriĝa Universitato legas kiel ankoraŭ parte ligitan al la ĉiujara iniciad-rito de junuloj en la pli antikva patrinlinea socio ankaŭ la miton de la naskiĝo de armitaj soldatoj el la dentoj de la Ismena drako semitaj de Kadmo. El ili venis la kvin plej antikvaj familioj de Tebo, al kiu la civiliziga Kadmo portis el Fenicio la alfabeton kaj modernan teknologion, kiel la turniĝantan radon por keramik-farado. Sed iliaj nomoj, kiel “Echion” (Serpentulo) aŭ “Kthonios” (Terulo) gardas la rilaton kun la drako kaj la tero de pli frua natura kulto. Same estas pri ilia epiteto de “gigantoj”, ĉar aŭdante ĝin ni aŭtomate pensas pri grandegaj kaj teruraj homoj, sed laŭ ĝia helena etimologio la vorto nur signifas “gegegneis”, aŭ “naskitaj de la tero”. Jane Harrison ĉi-rilate montras, ke forpreni denton estis parto de iniciad-ceremonioj de pubereco interalie en antikva Romo, ĉar ĝi similas laŭ formo al cereala semo kaj ĝi daŭras longe sen korupto, tiel simbole ligante la plenan eniron de la junulo en la socion al la ĉiujara fruktodona renaskiĝo de la naturo.
Assteas, Kadmo kaj la Ismena Drako
Fine, la heroo Kadmo mem estis fakte drako-serpento. Montras lin al ni tiel helenaj literaturaj fontoj, kiel la fino de la tragedio BAKĤANTINOJ de Eŭripido (485 a.C.-406 a.C.), sed ankaŭ dum la sekvaj jarcentoj pentristoj ofte reprezentis lin tiel. Ekzemple, la interesa pentraĵo “Cadmus and Harmonia” (Kadmo kaj Harmonio, 1877) de la angla feminisma pentristino Evelyn De Morgan (1855-1919), konservita en Wolverhampton en Britio, montras lin kiel serpenton volvitan al la nuda korpo de sia edzino Hamonio. Aliaj pentraĵoj kaj presaĵoj montras ilin ambaŭ kiel paron de serpentaj amantoj. Jane Harrison argumentas, ke helenaj herooj de la prehistoria periodo havis voston, ĉar ili estis kiel totemoj de sia grupo, kies pozicio estis plenigebla per malsamaj funkciuloj jaron post jaro. Ili ne vere ekzistis kiel historiaj karakteroj, sed ilia elekto kiel jarcirklaj dajmonoj dum la iniciad-ritoj de la junuloj garantiis la fekundecon de la naturo ankaŭ dum tiu jaro. Kadmo, etimologie la “Orientulo”, kiu portis al antikva Grekio civilizacion kaj la arton ruĝe kolorigi teksaĵojn (ebla originon de “fenicia” kaj rilataj vortoj), neniam perdis tiun rilaton kun la religio de tera fekundeco. Espereble, do, ankaŭ tiu ĉi jaro de la drako portos al ni progresojn en novaj teknikologioj kaj internaciaj kunlaboroj, sen perdi la rilaton kun la naturo, kiun la helena drako-serpento tiel bone reprezentis.