Xi Jinping faris gravan instrukcion ĉe honorado je “ŝtata premio de inĝeniero”
CMG Publikigita: 2024-01-19 19:00:06

Okaze de unua aljuĝado kaj honorado pri “ŝtata premio de inĝeniero”, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio(KPĈ), ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan instrukcion kaj esprimis varman gratulon al la “ŝtataj eminentaj inĝenieroj” kaj “ŝtataj eminentaj teamoj de inĝenieroj”, kiuj estas honoritaj.

Xi rimarkis, ke la inĝenieroj estas grava forto de inĝenieriaj teknologioj, kiuj povas feliĉigi la homaron kaj krei la estontecon, kaj grava konsistiga parto de la ŝtata strategia talentula forto. Tiuj honoritaj personoj kaj teamoj estas bonaj reprezentantoj kaj ekzemploj de vasta amaso da inĝenieroj de Ĉinio.

La kunveno de honorado okazis la 19an de januaro en Pekino. Sume 81 personoj ricevis la titolon “ŝtata premio de inĝeniero” kaj 50 teamoj la titolon “ŝtataj eminentaj teamoj de inĝenieroj”. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree