Wang Yi: Ĉinio kaj Brazilo kune konstruos venontan oran 50-jaron de duflankaj rilatoj
Pluveta Publikigita: 2024-01-20 19:13:06

La 19an de januaro Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke Ĉinio kaj Brazilo kune konstruos venontan oran 50-jaron de duflankaj rilatoj. Tion li diris kune kun Mauro Vieira, la brazila ministro pri eksterlandaj aferoj, en gazetara konferenco.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunisa Partio de Ĉinio, alvokis antaŭenigi ĉina-brazilan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo, ĉar ĉi-jare markas la 50an datrevenon de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo.

Wang kaj Vieira ankaŭ kunprezidis la kvaran Ĉina-Brazilan Ampleksan Strategian Dialogon Eksterafere Ministronivelan en Brazilo vendrede.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree