Brazila prezidento Lula intervidiĝi kun Wang Yi
CMG Publikigita: 2024-01-20 17:37:13

La 19an de januaro, en Fortaleza, la brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva intervidiĝis kun Wang Yi, la membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Lula petis, ke Wang Yi transdonu lian sinceran saluton al la prezidanto Xi Jinping, dirante ke li alte atentas la fidon kaj amikecon de Xi kaj atendas plifortigi dulandan alttavolan komunikadon por malfermi novan ĉapitron de la dulandaj rilatoj kaj puŝi al pli alta nivelo la brazila-ĉinan ĉiudimensian strategian partnerecon. Li emfazis, ke, jam ekde la unua tago de starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, Brazilo publike subtenas kaj sekvas la politikon pri unu Ĉinio kaj en la estonteco ne ŝanceliĝos pri tio, kaj ke Brazilo havas bonan perspektivon pri ĉina disvolviĝado, esperas tiri profiton el la spertoj de Ĉinio en ŝtata regado, disvolvas enhavoriĉan kunlaboron kun Ĉinio kaj bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en Brazilo.

Wang Yi transdonis al Lula la sinceran saluton de Xi, laŭdante ke Brazilo fidele sekvas la principon de unu Ĉinio kaj subtenas la justan starpunkton de Ĉinio, kaj esprimante ke Ĉinio ĉiam metas la dulandajn rilatojn sur diplomatie prioritatan lokon kaj firme subtenas Brazilon disvolvi sian ekonomion kaj socion kaj ludi pli grandan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree