Jamajka ĉefministro Andrew Holness intervidiĝis kun Wang Yi
Mirinda Publikigita: 2024-01-21 17:07:15

La 20an de januaro laŭ la loka tempo, jamajka ĉefministro Andrew Holness intervidiĝis kun Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj. La kunvenon ĉeestis ankaŭ jamajkaj ministroj pri eksterlandaj aferoj, financo, sano, infrastrukturo, ktp.

Andrew Holness diris, ke Jamajko plue firme sekvos la politikon de unu Ĉinio, metos la rilatojn kun Ĉinio en prioritatan lokon kaj sin dediĉos al konstruado de forta strategia partnereco inter Jamajko kaj Ĉinio.

Wang Yi konigis disvolvajn atingojn kaj centjarajn celojn de Ĉinio kaj diris, ke Ĉinio rapidigas antaŭenigon de ĉina modernigo, kaj volas liveri utilajn spertojn al evoluantaj landoj, kiuj sendepende realigas rapidan disvolvon. Ambaŭ flankoj povas dividi regajn spertojn kaj realigi kunan disvolvadon. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree