Ekskluziva intervjuo al prezidanto de Monda Ekonomia Forumo
Mirinda Publikigita: 2024-01-21 15:17:31

Lastatempe CGTN faris ekskluzivan intervjuon al prezidanto de Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab.

Kiam en 1979 Klaus Schwab unuafoje vizitis Ĉinion kune kun eŭropa komercista delegacio, inkluzive de 20 ĉefaj ekzekutivaj direktoroj, Ĉinio ĵus komencis reformon kaj malfermon. La raportisto demandis, kio igas lin ĉiam esti optimisma pri la disvolvo de Ĉinio? Kiel li komprenas pri la ĉina modernigo?

Klaus Schwab respondis, ke li ŝatas la historion kaj ofte legas historiajn librojn. Estas malfacile ne rimarki la gravan pozicion de Ĉinio en la historio. Li opinias, ke Ĉinio havas nepriskribeblan spiriton, decidemon kaj tendencon, kio helpas Ĉinion venki malfacilojn en ekonomia disvolvo. Dum lia vizito al Ĉinio li jam sentis, ke post praktiko de politikoj pri reformo kaj malfermo, Ĉinio certe havos pli brilan estontecon. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree