Laŭ la raporto de la irana novaĵagentejo, en la 20a de januaro la irana prezidento Ebrahim Raisi kondamnis la “agresan” atakon de Israelo al Damasko, la ĉefurbo de Sirio kaj ĵuris, ke Irano faros reagon al tia “terorisma kaj krima ago” de Israelo.
Raisi diris, ke hegemoniaj landoj kun Usono kiel ĉefo estas la helpantoj de tia krimo, ĉar ili daŭre liveras subtenon al la israela registaro. Tiu ĉi atako fariĝos makulo de ĉiuj registaroj, kiuj mem pretendas esti defentantoj de homaj rajtoj, ĉar ili invadis la aeran teritorion de Sirio kaj piedpremis la homajn rajtojn kaj internacian juron.