En 1993 tiama sekretario de la komitato de Komunista Partio de Ĉinio de la urbo Fuzhou, Xi Jinping montris, ke en procezo marŝanta al nova jarcento, Fuzhou unue devas havi longdaŭran strategian planon, surbaze de scienco kaj konforme al realo, tiel ke reformo kaj malfermo de Fuzhou komponu plej grandiozan movimenton. Li persone gvidis redaktadon de “Strategia Plano pri Ekonomia kaj Socia Disvolvo de Fuzhou dum 20 jaroj”, kiu sisteme planis celojn, paŝojn, dispozicion kaj gravajn punktojn de ekonomia kaj socia disvolvo de la urbo en venontaj 3 jaroj, 8 jaroj kaj 20 jaroj, kaj difinis ĝeneralan programon kaj strategion por disvolvo de Fuzhou. Nun la pensoj kaj konceptoj de la strategia projekto “3820” ankoraŭ havas gravajn pragmatajn gvidajn signifojn. La serio da raportoj pri tiu projekto videblas en la ĉiutaga novaĵ-raporto de CCTV.
De 1992 ĝis 1995 la regiona produkta valoro de Fuzhou averaĝe kreskis je 26,6% pojare kaj trapasis tri ŝtupojn de 30 miliardoj da juanoj en sinsekvaj kvar jaroj. La unua celo de la strategia projekto “3820” estis atingita en tri jaroj. Poste la celoj por 8 jaroj kaj 20 jaroj de la projekto respektive laŭdate realiĝis danke al funkciuloj kaj popolanoj de Fuzhou kun la decido meti la planon en plenan plenumon.