Kiel la strategia projekto “3820” estas tiel efike plenumita?
CMG Publikigita: 2024-01-22 17:33:46

La strategia projekto “3820” estis ellaborita sub la prezido de Xi Jinping, kiu tiam estis sekretario de la Fuzhou-urba Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La projekto estis plano pri ekonomia kaj socia disvolva strategio de la urbo Fuzhou por 20 jaroj, kaj ĝi estis bela plano farita por disvolvado de Fuzhou kun ĝeneralaj programo kaj strategio. Kiel pli efike antaŭenigi la efektivigon de la strategia projekto? Xi metis laboran ideon pluigi reformon kaj plilarĝigi malfermon. Li diris: “Reformo donas al ni vivecon, malfermo al ni forton.” Rezulte de tio, la esplorado kaj praktikado de reformo kaj malfermo en Fuzhou antaŭeniris same larĝe kiel profunde, kaj tio donis grandan movforton al la disvolvado de ekonomio kaj socio de Fuzhou.

Reformo kaj malfermo estas grava pensirado por la strategia projekto “3820”. “Alvenigi eksterajn investojn, doni pritoritaton al infrastrukturo, kaj fari reformon kompleta” tiam fariĝis konkretaj rimedoj de reformo kaj malfermo de Fuzhou. Tiam la ŝtato ankoraŭ ne havis projekton konstrui flughavenon en Fuzhou, tamen Fuzhou mem decidis tion fari. Kadroj kaj amasoj kolektis monon parte, elmigrintaj ĉinoj donacis parte, financa institucio donis parte, kaj la ŝtato subvenciis parte. Tiel post kvin jaroj da konstruado la internacia flughaveno Changle estis oficiale uzata en 1977.

 

“Kamarado Xi Jinping diris al ni, ke ni devas liveri bonan medion al reformo kaj malfermo kaj oponas kontraŭ prokrastemo, disputo pri bagateloj, kaj senefika laboro inter tro da manoj,” tiel diris Wang Wengui, tiam vicsekretario de la Fuzhou-urba Komitato de la Partio.

 

Ĝis la jaro 2010 la celoj fiksitaj en la strategia projekto “3820” estis atingitaj. La malneta enlanda produkto de Fuzhou estis 324,265 miliardoj da juanoj, dum en 1992 ĝi estis nur 15 miliardoj da juanoj.

 

En la lastaj 5 jaroj la tuturba totala sumo de importo kaj eksporto atingis 250 miliardojn da juanoj, la nombro de nove establitaj entreprenoj de eksterlandaj komercistoj estis preskaŭ 2 000, kaj la komercaj partneroj sin trovas en pli ol 200 landoj kaj regionoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree