La 23an de januaro la Novaĵa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro eldonis blankan libron titolitan “Leĝa Framo kaj Kontraŭterorismaj Rimedoj de Ĉinio”.
La blanka libro konsistas, krom prefaco kaj epilogo, el kvin partoj: la leĝa sistemo perfektiĝas iompostiome, difini terorismajn agojn estas pli precize kaj la punoj estas normaligitaj, en kontraŭterorisma laboro la povo funkcias laŭregule, en tiu laboro homaj rajtoj estas garantiataj, kaj la popola kaj ŝtata sekureco estas firme protektata.
La libro indikas, ke terorismo estas komuna malamiko de la homa socio kaj defio al ĉiuj landoj kaj la homaro, kaj ĝi serioze minacas la internaciajn pacon kaj sekurecon. Agi kontraŭ terorismo estas komuna devo de la internacia socio. Ĉinio, kiel suferanto de terorismo, longe frontas al reala minaco de terorismo. Ĉinio ĉiam alte atentis leĝan konstruadon kontraŭ terorismo, per kontrakto de kaj aliĝo al serio da internaciaj konvencioj kaj traktatoj reviziis kaj perfektigis siajn kriminalajn leĝojn, kaj seninterrompe resumis siajn leĝajn spertojn kontraŭterorismajn.
La libro diras, ke Ĉinio volas, kune kun ĉiuj landoj, gvidate de la koncepto de la homa sortkomunumo, aktive partopreni en tutmonda regado kontraŭ terorismo, kaj surbaze de egaleco kaj respekto disvolvi vastan kunlaboron, por ke progresu la afero de la tutmonda oponado kontraŭ terorismo.