Savtrupoj rapidas al tertrema centro en Xinjiang
Lucia Publikigita: 2024-01-23 19:47:28

Savtrupoj rapidis al la tertrema centro post kiam tertremo de magnitudo 7,1 skuis la gubernion Wushi en la distrikto Aksu de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio marde je la 2a horo kaj 9 minutoj fruamatene.

Fajro-kaj-savtaĉmento de la gubernio Wushi senprokraste sendis avangardon kun du veturiloj kaj 10 savlaboristoj al la centra areo, kaj la fajro-kaj-savtaĉmento de la distrikto Aksu mobilizis 60 homojn.

Laŭ la Xinjiang-regiona servo por fajrestingo kaj sukurado, entute 182 veturiloj, 800 homoj kaj 32 hundoj, kaj 29 156 ekipaĵoj estas pretaj por plenumi la taskon kontraŭ la katastrofo.

https://news.cgtn.com/news/2024-01-23/Rescue-forces-rush-to-epicenter-of-Xinjiang-earthquake-1qAJNoAY2wo/p.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree