Ĉinio kaj Eŭropa Unio havas bonan komencon en la nova jaro
CMG Publikigita: 2024-01-24 20:51:07

Komence de la nova jaro serio da kontaktiĝoj inter ĉinaj kaj eŭropaj altranguloj vekis atenton de la ekstero. Nun, la belga ĉefminstro Alexander De Croo estas vizitanta Ĉinion. Tio estas lia unuafoja vizito al Ĉinio post la jaro 2020, kiam li komencis sian oficon kiel ĉefministro. Nu, li ankaŭ estas la unua registara ŝtatestro el eŭropaj landoj, kiu faris oficialan viziton al Ĉinio.

La belga ĉefminstro Alexander De Croo:

“Hodiaŭ Ĉinio havas tre gravan parolrajton en la mondo. Sur la komerca nivelo ni estas konvinkitaj, ke multaj aferoj inter Ĉinio kaj Belgio povas esti farotaj. Belgaj kompanioj havas multajn aferojn farindajn por la ĉina merkato. Nuntempe la neekvilibro en la ekonomiaj rilatoj inter la du landoj estas granda. Ni celas ne fari ĉinan komercadon en Eŭropo pli malfacila, tute ne. Male, ni celas krei pli da oportunojn por belgaj kompanioj en Ĉinio. La duflankaj rilatoj estas bonaj, kaj ni havas ambicion igi ilin eĉ pli bonaj.”

Ekde la 1a de januaro Belgio oficiale servas kiel prezidanto de Eŭropa Unio por duonjaro. Sur tia fono la vizito de Alexander De Croo al Ĉinio havas gravan influon por disvolviĝado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Belgio en la nova jaro.

Bruno Bezard, eksa franca vicministro pri financo:

“Mi kredas, ke estas tre bone, ke gvidantoj de Ĉinio kaj EU havigis al si dialogon. Ĉiutage ni povas vidi oportunojn inter Ĉinio kaj Francio kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĉiutage ni vidas ke ĉinaj kaj eŭropuniaj entreprenoj antaŭeniras per komercaj transakcioj kaj investoj. Sekve, mi kredas, ke dialogo kaj kunveno inter ĉinaj kaj eŭropaj gvidantoj havas gravan pozitivan signifon.”

Ĝuste post du tagoj, kiam Alexander De Croo finis sian viziton al Ĉinio, la ĉina ĉefministro Li Qiang komencis sian vojaĝon al Eŭropo. Li faris oficialan viziton sinsekve al Svislando kaj Irlando, ĉeestis la jarkunvenon de Davosa Monda Forumo, kaj renkontiĝis kun Ursula von der Leyen, la prezidanto de la Eŭropunia Komisiono. Li Qiang diris, ke Ĉinio volas kune kun EU plie levi la rilatojn inter Ĉinio kaj EU kaj igi la du partiojn kaj la mondon disvolviĝi kaj prosperiĝi.

Dum la vizito de Li Qiang en Eŭropo Ĉinio deklaris, ke ĝi siaflanke donis vizoliberan trakton al Svislando kaj Irlando, kio utilas al homa komuniko kaj komerca interŝanĝo por Ĉinio kaj tiuj du landoj kaj reflektas la sinceron de Ĉinio en la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

La jaro 2023 estis la 20a datreveno de stariĝo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj EU. Ekde la komenco de la nova jaro Ĉinio kaj EU jam komencis altnivelan interkomunikadon, kaj tio montras, ke politika konfido inter la du flankoj estas pliigita.

Enriko Ceko, la ekzekutiva direktoro de la Albania Centro por Daŭripova Evoluigo:

Eŭropo bezonas internacian kunlaboron, dum Ĉinio estas unu el la plej naturaj kaj avantaĝaj partneroj de Eŭropo. Ĉinio strebas al tergloba paco kaj disvolvo, kaj tio estas akorda kun la politikaj celoj de Eŭropo, precipe de EU. Do la du partioj havas vastan spacon de kunlaboro.

Fronte al la unua internacia situacio kompleksa, Ĉinio kaj EU, kiel du fortoj akcelantaj plurflankismon, du grandaj merkatoj subtenantaj tutmondiĝon kaj du civilizoj pledantaj por diverseco, direktas la rilatojn inter Ĉinio kaj EU en la nova jaro kaj donas al la mondon konfidon kaj movforton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree