“Granda” ekonomio en “malgrandaj pakaĵoj”
CMG Publikigita: 2024-01-24 14:50:30

Ankoraŭ dekkelkaj tagoj restas ĝis la ĉina Printempa Festo. Ekspresaj entreprenoj konkure anoncis en sia retejo, ke ili laboros eĉ dum la ferioj. La transportaj centroj kaj servaj stacioj funkcios normale, kaj dum 24 horoj la telefonistoj sin lokos sur la posteno… “Neestingiĝantaj lampoj en la ĉinaj ekspresaj firmaoj komunikas la varmon de ekonomia disvolvado.”

Laŭ la donitaĵoj en la 22a de januaro publikigitaj de ĉinaj aŭtoritatoj, 132,07 miliardoj da pakaĵoj estis senditaj en 2023, nome la nombro kreskis je 19,4% kompare kun la pasintjare sama periodo kaj rangis unualoke en la mondo. Tiu rekordo daŭris 10 jarojn. Inter tiuj pakaĵoj estis enlandaj kaj internaciaj, do la transakciaj objektoj sin trovis ĉie en la mondo. Ĝis nun la ĉina ekspresa kvanto reprezentas pli ol 60 elcentojn de la tergloba tuto.

Kio prosperigis la ĉinan ekspresumadon? Tio dependas de la tiro de postulo, de la subteno de livera flanko, kaj de la forta apogo de interaj kanaloj.

La loĝantaro – pli ol 1,4 miliardoj da ĉinoj – konstituas la plej potencialan konsummerkaton de la mondo. Averaĝe en ĉiu tago naskiĝas 350 milionoj da pakaĵoj – jen la nuntempa mezuro de la ĉina ekspresumado. En 2023 la ĉina konsuma elspezo kontribuis 82,5 elcentojn al la ĉina ekonomia kresko. Nuntempe, la ĉinaj retuzantoj nombras sin per miliardo, kaj surreta detala sumo kovras preskaŭ trionon de la totala detalado de porkonsumaj varoj.

Aktuale, Ĉinio estas unusola lando, kiu posedas ĉiujn industriajn fakojn laŭ la klasifikado de UN pri industrioj. La forta industrie kompletiga kapablo kaj la provizĉena avantaĝo disponigas al ĉinaj entreprenoj produktan rapidecon kaj reakcian sentivecon en komercado.

Inter proponado kaj postulado trafika infrastrukturo kaj loĝistika sistemo estas kiel sangovaskulo, kiu garantias liberan fluon de varoj. Nuntempe en Ĉinio estas la plej enmonde granda altrapida fervoja reto, altrapida ŝosea reto kaj havena grupiĝo, kies suma distanco superas 48,7 milionojn da kilometroj, 230 000 servejoj por ekspresumado, kaj giganta reto, kiu en unu tago servas al 700 milionoj da homoj laŭfoje.

Nun, la ĉina ekspresumado jam fariĝis brila vizitkarto de Ĉinio. Ĝia operacia kvanto kreskas senĉese. En tio videblas la entuziasmo de produktado kaj konsumado, kaj aliflanke, tio akcelas la liberigon de postuloj. En ĉiu “malgranda” pakaĵo sin trovas viveca rimarko: la ĉina ekonomio iras stabile kaj prospere.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree