En la strategia projekto “3820” sin trovas la penso “preni la popolon kiel centron”
CMG Publikigita: 2024-01-24 15:30:24

En 1992 la kamarado Xi Jinping, tiama sekretario de la Fuzhou-urba Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, persone organizis la prilaboron de Strategia Supozo de la Urbo Fuzhou pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado por 20 Jaroj, t.e. la strategia projekto “3820”. En la projekto estas specifa planado pri urba konstruado, media protektado, kulturo, edukado ktp. kun la evoluiga penso “preni la popolon kiel centron”, kiu trairas la projekton.

De pli ol 30 jaroj la urbo Fuzhou estas fidela al la penso preni la popolon kiel centron kaj faras longatempan kaj persistan klopodon, por ke la amaso havu la senton de gajno, feliĉo kaj sekureco.

“Zorgi pri vivkondiĉoj de la amaso kaj ilia sekureco kaj preni la aferojn de la amaso kiel gravajn”, tio estas la penso de la kamarado Xi Jinping pri la popolo. 

Komence de la 90aj jaroj la riveroj en Fuzhou, influate de malpura akvo el industrio kaj vivagado, estis grave poluitaj, kaj sekve de tio la aero fetoris ĉie. Tiam oni koncentris sian atenton al akcelo de ekonomio, sed ne havis ideon kiel trakti la rilaton inter ekonomia disvolvo kaj media protekto.

“Kamarado Xi Jinping trafe indikas, ke por disvolvi ekonomion ne eblas oferi medion,” diris Qi Xinzong, la tiama direktoro de la Agrikultura Konstrua Departemento de la Politika Esplora Oficejo de la Fuzhou-urba Partia Komitato.

Per la strategia projekto Fuzhou forte antaŭenigis verdan disvolvadon. Enurbe sume 107 riveroj estis renovigitaj, kaj pro tio la medio de la baseno de la rivero Minjiang estis plibonigita. Nun pli ol 1 500 parkoj dissematas en Fuzhou.

La strategia projekto “3820” kun la penso preni la popolon kiel centron alportis efektivajn bonojn al la popolanoj de Fuzhou. La enspezo disponebla de urbanoj kreskis de 2 273 juanoj en 1992 al 58 009 juanoj en 2023. Nun, se vi promenas sur stratoj de Fuzhou, vi havas la impreson, ke la urbo plenas je viveco kaj feliĉo de popolanoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree