Ĉina ĉefministro petas opiniojn pri projekto de registara laborraporto
Lucia Publikigita: 2024-01-24 14:30:33

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde prezidis seminarion por peti opiniojn pri projekto de registara laborraporto de fakuloj en diversaj fakoj, entreprenistoj kaj reprezentantoj de sektoroj kiel edukado, scienca esplorado, kulturo, sano kaj sporto.

Ĉeestis ankaŭ vicĉefministro Ding Xuexiang.

Li diris, ke dum la pasinta jaro Ĉinio eltenis eksteran premon kaj venkis enlandajn malfacilaĵojn por atingi progreson en akcelo de altkvalita disvolviĝo.

Li diris ankaŭ, ke la fundamenta tendenco de la ekonomia refortiĝo kaj longtempa pozitiva perspektivo de Ĉinio ne ŝanĝiĝis, alvokante al pliigo de konfido kaj kuraĝo por alfronti defiojn kaj malfacilaĵojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree