De la Palestina- Israela konflikto ĝis la krizo de la Ruĝa Maro
Lucia Publikigita: 2024-01-25 18:20:44

Dum la koalicio de Usono kaj Britio intensigis siajn aerajn atakojn kontraŭ la armitaj fortoj de Houthi, la krizo en la Ruĝa Maro multe akriĝis. Multaj tutmondaj ŝipgigantoj estis devigitaj ŝanĝi siajn itinerojn, kaŭzante altiĝon de prezoj de petrolo kaj tergaso, ekigante tutmondajn zorgojn pri la akriĝo de kaoso en Mezoriento.

Internacia publiko ĝenerale opinias, ke la krizo de la Ruĝa Maro estas esence la transfluo de la Palestina-Israela konflikto en la pasinta oktobro kaj la rezulto de la unuflanka favoro de Usono al Israelo. La palestina problemo ĉiam estas la kerno de la situacio en Mezoriento. Nur sekvante la spiriton de koncernaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj, respektante la legitimajn rajtojn de la palestina popolo kaj efektivigante la duŝtatan solvon, Mezoriento povas realigi pacon kaj stabilecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree