Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al Droupadi Murmu pri Respublika Tago de Hindio
Lucia Publikigita: 2024-01-26 20:38:01

La 26-an de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al hinda prezidento Murmu por gratuli Hindion pro ĝia 75-a Respublika Tago.

Xi Jinping montris, ke la sanaj kaj stabilaj ĉina-hindaj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj ankaŭ favoras al la regiona kaj eĉ monda paco, stabileco kaj prospero. Li pretas labori kun prezidento Murmu por antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Hindio sur sana kaj stabila vojo.

En la sama tago ĉefministro Li Qiang sendis gratulmesaĝon al hinda ĉefministro Narendra Modi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree