Wang Yi vizitos Tajlandon kaj interparolos kun usona konsilisto pri nacia sekureco
Lucia Publikigita: 2024-01-26 20:18:00

Laŭ invito de Parnpree Bahiddha-Nukara, tajlanda vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitos Tajlandon de la 26-a ĝis la 29-a de januaro, tion anoncis vendrede proparolanto de la eksterafera ministerio Wang Wenbin.

La proparolanto diris, ke laŭ konsento de Ĉinio kaj Usono, Wang Yi faros novan interparolon kun usona nacia sekureca konsilisto Jake Sullivan en Bangkoko.

Ke konservi strategian komunikadon inter Wang Yi kaj Sullivan estas grava konsento atingita de la du ŝtatestroj, diris la proparolanto en ĉiutaga gazetara konferenco respondante al demando pri la vizito.

La proparolanto diris ankaŭ, ke dum la nova interparolo, Wang Yi deklaros la pozicion de Ĉinio pri ĉina-usonaj rilatoj kaj la tajvana demando kaj interŝanĝos opiniojn kun la usona flanko pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree