Surbaze de internacia juro Ĉinio kaj Nauro restarigis diplomatiajn rilatojn
CMG Publikigita: 2024-01-26 19:58:08

“En la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, kaj por mi la principo de unu Ĉinio estas universale rekonata.” “La maraj vidaĵoj de Nauro estas belaj, kaj ĉinaj turistoj estas bonvenaj al ili.” En la lastaj tagoj civiluloj de la pacifika insullando Nauro konkure esprimis sian bonvenigon al la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nauro. Kelkajn tagojn antaŭe la naura parlamento aprobis per ĉiuj voĉoj la rezolucion rompi kun la regiono Tajvano kaj restarigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Ĉio tio montras, ke la decido de la naura registaro reflektas la volon de la nacia popolo, la naurajn interesojn kaj la historian tendencon.

Ke Nauro senkondiĉe restarigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, tio estas diplomatia decido memstara, kaj tio refoje pruvas la ĝeneralan rekonon de la internacia komunumo pri la principo de unu Ĉinio. De post la 24a de januaro 2024, kiam Ĉinio kaj Nauro subskribis la komunan bultenon pri restarigo de diplomatiaj rilatoj, en la mondo estas 183 landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, dum por la tajvanaj aŭtoritatoj restas nur 12 tielnomataj “landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano”. 183 kontraŭ 12 – jen tio estas la homa volo kaj la tendenco.

En sia deklaro la naura registaro diras, ke laŭ la rezolucio de UN 2758 Nauro agnoskas, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Tio plene montras, ke la rezolucio de UN 2758 estas internacia jurisprudenco por la principo de unu Ĉinio. Do ĝi ne povas esti miskomprenita.

Laŭ Lionel Aingimea, la naura ministro pri eksterlandaj aferoj, insisto pri la principo de unu Ĉinio estas tendenco kaj ankaŭ historia nepreco. Povas esti antaŭvidi, ke tiuj landoj, kiuj konservas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano, fine faros ĝustan elekton, kiu konformas al la historia fluo kaj al la interesoj de la popolo. Surbaze de la principo de unu Ĉinio nova kunlabora ĉapitro estas malfermata.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree