Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al aŭstralia ĝenerala gubernatoro Hurley por la Nacia Festo de Aŭstralio
CMG Publikigita: 2024-01-26 21:01:56

La 26an de januaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis mesaĝon al la aŭstralia ĝenerala gubernatoro Hurley, gratulante lin pro la Nacia Festo de Aŭstralio.

Xi Jinping diris, ke en la pasinta jaro la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio progresis konstante; la dulanda rilateco bona kaj konstruema konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, same kiel al la komuna atendo de la regionaj landoj kaj al la historia tendenco de mondaj paco kaj disvolvo.

Xi emfazis, ke li alte atentas la disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Li aldonis, ke ĉe la nova startpunkto de la historio la du flankoj devas teni la principon de reciproka respekto, egala trakto, kunekzisto kun malsameco kaj kungajno en kunlaboro, progresigi la dulandan ampleksan strategian partnerecon kaj feliĉigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree