La 26an de januaro, la egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi telefonis kun la usona prezidento Joe Biden. Ili ambaŭ faris diskuton pri la dulandaj rilatoj, mezorienta situacio, kaj precipe pri gazaa situacio.
Sisi diris, ke Egiptio daŭre klopodos liveri subtenon al civiluloj de Gazao, por redukti homan krizon, de kiu la gazaaj homoj suferas. Sisi akcentis, ke la internacia socio devas porti sur sin respondecon, por ke en la gazaa strio realiĝos fajrohaltigo.