La ĉina-franca rilateco daŭre progresos en la venontaj 60 jaroj
CMG Publikigita: 2024-01-27 15:17:13

La 25an de januaro, en Pekino, Nacia Centro por Prezentaj Artoj. La opero Romeo kaj Julieta, kreita de la franca komponisto Charles Francois Gounod, alvenis laŭ interkonsento. Ĉinaj kaj eksterlandaj artistoj kune prezentis brilan kulturan festenon kaj oferis “apartan donacon” al la 60a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio

En la akcepta kunveno de tiu vespero por la 60-jariĝo ĉina kaj franca ŝtatestroj faris videan salutparoladon respektive. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping akcentis, ke la aparta historio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio formis “ĉina-francan spiriton”, kiu pledas por sendependeco, memstareco, interkompreno, malproksima rigardo kaj kungajno, kaj rilate al la ĉina-franca kunlaboro metis kvar proponojn. La franca prezidento Macron diris en sia vico, ke la du flankoj havas komunan devon konstrui partnerecon utilan kaj al la dulandaj popoloj kaj al la paco kaj stabileco de la mondo.

Francio estas la lando el la okcidentaj potencoj, kiu la unua oficiale starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj ankaŭ la unua establis ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj disvolvis strategian dialogon kun Ĉinio. Dum la 60 jaroj, spite al la internacia situacio kun nuboj kaj vento, la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio ĉiam antaŭas tiujn inter Ĉinio kaj la okcidentaj landoj.

Antaŭ 10 jaroj, kiam oni festis la 50an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la prezidanto Xi Jinping resumis la “ĉina-francan spiriton” per 16 ideogramoj. Hodiaŭ Xi refoje emfazis la spiriton. En sia salutparolado Xi indikis, ke Ĉinio kaj Francio devas firme disvolvi la duflankajn rilatojn; plivastigi homan komunikadon kaj pliigi interpopolan komprenon; komune pledi por enorda monda plurismo kaj akcepti ekonomian tutmondiĝon; insisti pri kungajno. Estas videble, ke tiuj kvar proponoj estas komuna ligo de interesoj por Ĉinio kaj Francio, kaj ili montras direkton por la ĉina-franca rilateco en la venontaj 60 jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree