Ĉina Komunikila Groupo (ĈKG) kaj BFM Business, komerca kanalo de franca televida stacio BFM lanĉis specialan programon sabate por festi la 60-an datrevenon de la establigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio.
En la programo partoprenis fakuloj el la kulturaj kaj turismaj komunumoj, pensfabrikaj specialistoj el Ĉinio kaj Francio, diskutante pri interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Francio kaj rigardante antaŭen la vastan estontecon de la ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Francio kune skizita de la du ŝtatestroj.
La eksa franca ĉefministro Jean-Pierre Raffarin gratulis la ĉinajn kaj francajn amaskomunikilojn pro la lanĉo de la programo.