Ĉina Komunikila Grupo aranĝas “Preludon al Vespero de Printempa Festo” en Nov-Jorko
Qiujieming Publikigita: 2024-01-28 16:57:18

Centoj da altranguloj kunvenis en Nov-Jorko por la “Preludo al Vespero de Printempa Festo”, gastigita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj subtenata de la Konstanta Misio de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la Ĝenerala Konsulejo de Ĉinio en Nov-Jorko

Ĝi okazis vendrede nokte, la 26an de januaro, ĉe Cipriani, historia novjorka grava loko. La gastoj, kiuj festis la kulturon de Printempa Festo, ankaŭ konata kiel la Ĉina Luna Novjaro, inkludis ambasadorojn, altrangajn oficialulojn de la UN, komercajn kaj komunumajn gvidantojn, kaj artistojn.

2024 estas la Jaro de Drako. La Luna Novjaro komenciĝos la 10an de februaro 2024.

Shen Haixiong, prezidanto kaj ĉefredaktoro de ĈKG faris paroladon per videoligo al la evento. Li diris, ke ĈKG antaŭenigos kombinon de ideoj, arto kaj teknologio, miksante elstaran tradician ĉinan kulturon kun moderna civilizacio, kreante kulturan festenon antaŭ la ĉina novjaro kun varmo kaj ĝojo.

Shen diris, ke en la Jaro de Drako, Ĉinio festos la 75an datrevenon de sia fondiĝo. ĈKG promesis kontribui pli grandajn klopodojn por antaŭenigi  kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn inter nacioj kaj antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, emfazis en sia parolado, ke la Ĉina Luna Novjaro originis en Ĉinio sed nun estas festata tra la mondo, kaj multaj landoj kaj regionoj faris ĝin publika festotago. Zhang aprezas la agon de la UN indiki la Printempan Feston kiel flosantan ferion de la UN, dirante, ke tio plue asertis la tutmondan signifon de la festo kaj helpos pli da homoj akiri pli bonan komprenon de Ĉinio, la ĉina popolo kaj la ĉina kulturo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree