Ĉinio kaj Tajlando dimanĉe subskribis interkonsenton pri reciproka vizo-sendevigo, kiu efektiviĝos la 1-an de marto ĉi-jare.
En amaskomunikila konferenco post ĉeesti al la subskriba ceremonio en Bangkoko kun sia tajlanda paralelulo Parnpree Bahiddha-Nukara, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi deklaris, ke la interkonsento ne nur profitigos turismon en Tajlando kaj ĉinajn turistojn, sed ankaŭ plibonigos interkompreniĝon inter la du popoloj.
La sudorient-azia lando celas altiri 8 milionojn da turistoj el Ĉinio ĉi-jare, kiu reprezentas 75% reakiron kompare kun la 11,1 milionoj da ĉinaj turistoj en la antaŭpandemia jaro de 2019.