Wang Yi: Ĉinio aprezas persiston de Tajlando en principo de unu Ĉinio
Yu Publikigita: 2024-01-29 20:32:38

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en Bangkoko, ke Ĉinio aprezas la persiston de Tajlando en la principo de unu Ĉinio.

Wang faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun tajlanda ĉefministro Srettha Tanvisin, akcentante, ke la tajvana demando estas afero de suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio kredas, ke Tajlando komprenos kaj subtenos plu la aferon de Ĉinio pri reunuigo.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam rigardas Tajlandon kiel prioritaton en sia diplomatio kun najbaraj landoj kaj subtenos plu Tajlandon en protekto de nacia suvereneco kaj sekureco kaj realigo de disvolviĝo kaj revigliĝo. Ĉinio ĝojas vidi Tajlandon, kiu estas grava lando en la regiono, ludi pozitivan rolon en regiona stabileco kaj monda paco.

La ĉina plej alta diplomato diris, ke la decido de Srettha fari Ĉinion la unua lando ekster la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) por oficiala vizito post sia enoficiĝo pasintjare plene reflektas la grandan gravecon, kiun Tajlando atribuas al siaj rilatoj kun Ĉinio, kaj pliproksimigis tradician amikecon inter la du landoj dum profundigo de la longdaŭra tradicio, ke "ĉinoj kaj tajlandanoj apartenas al unu familio".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree