Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio gratulas Azali Assoumani pro lia reelektiĝo kiel prezidento de Komoroj.
La Plej Supera Kortumo de Komoroj merkrede konfirmis la venkon de la nuna prezidento Azali Assoumani en la president-elekto okazigita la 14an de januaro. Laŭ la oficiala konto, Assoumani ricevis 57,02% de la voĉoj.
Responde al rilata demando, proparolanto Wang Wenbin diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio kredas, ke sub la gvidado de prezidento Assoumani, Komoroj atingos pli grandan sukceson en nacia konstruado kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo.
Li diris, ke Ĉinio sin devontigos al konstruado de amikaj rilatoj kun Komoroj. "Ni volas labori kun la nova registaro de Komoroj por profundigi reciprokprofitan kunlaboron, kaj injekti novan impeton en la sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj."