Lokaj aŭtoritatoj diris dimanĉe, ke internaciaj reprezentantoj kaj amaskomunikiloj unuafoje estas invititaj ĉeesti kiel aŭskultantoj aŭ raportistoj al jaraj politikaj kunvenoj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio.
La kunvenoj, konataj kiel "du sesioj", estas la jaraj kunvenoj de provinconivelaj leĝfarantoj kaj politikaj konsilistoj, kiuj en la kunvenoj diskutos pri planoj pri loka ekonomia kaj socia disvolvo. Post lokaj kunvenoj okazos ĉinaj naciaj du sesioj ĝenerale en marto en Pekino.