Laŭ registara gvidilo Ĉinio subtenos teknologian renovigon, industrian kultivadon kaj sekurecan regadon de "estontaj industrioj".
Laŭ la gvidilo, publikigita lunde de la Ministerio de Industrio kaj Informa Teknologio kaj ses aliaj ministerioj kaj agentejoj, amaso da inkubatoroj kaj provejoj de estontaj industrioj estos finkonstruitaj en 2025 kaj samtempe progresoj akiritaj en ĉirkaŭ 100 kernaj teknologioj sur ŝlosilaj kampoj.
Estontaj industrioj temas pri novaj industrioj kombinataj kun "frontaj teknologioj", kiel metaverso, homfiguraj robotoj, cerb-komputila interfaco kaj kvantuma informo, laŭ la gvidilo.
La gvidilo difinas ankaŭ celojn de 2027. En tiu ĉi jaro la ĉina ĝenerala forto de estontaj industrioj espereble rimarkinde kreskos, kaj ĉefaj progresoj estos akiritaj en ŝlosilaj teknologioj kaj Ĉinio estos en la antaŭa vico sur iuj kampoj.