Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio laboros kun Francio por akceli pli solidan kaj pli viglan ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj kaj komune dediĉi saĝon kaj forton al paco, stabileco, prospero kaj progreso de la mondo.
Tion esprimis Wang Wenbin en regula gazetara konferenco responde al rilata demando.