Xi gratulas Azali Assoumani pro reelektiĝo kiel prezidento de Komoroj
Yu Publikigita: 2024-01-30 16:51:47

Ĉina prezidanto Xi Jinping gratulis Azali Assoumani pro lia reelektiĝo kiel prezidento de Komoroj.

Xi diris en gratula mesaĝo sendita dimanĉe, ke Ĉinio kaj Komoroj estas bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj fratoj kun sincera amikeco kaj reciproka konfido.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, rilatoj inter la du landoj rapide disvolviĝis, kun fruktodonaj rezultoj de praktika kunlaboro en diversaj kampoj, kaj ke la du flankoj firme subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

La ĉina prezidanto diris, ke li tre atentas la disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Komoroj, kaj volas labori kun prezidento Assoumani por puŝi duflankajn rilatojn al nova nivelo kaj pli bone profitigi popolojn de la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree