Xi esprimas salutojn de Printempa Festo al armeaj veteranoj
Yu Publikigita: 2024-01-30 19:53:55

Ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis salutojn de la Printempa Festo al armeaj veteranoj de la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis salutojn lunde, kiam li ĉeestis festan prezentadon aranĝitan de la Centra Milita Komisiono por emeritaj armeanoj de trupoj garnizonantaj en Pekino.

Ĉirkaŭ la 4a horo posttagmeze, dum varmaj aplaŭdoj, Xi aliĝis al la veteranoj, demandante ilin pri iliaj sano kaj vivo. Ili kune retrorigardis la ĉefajn atingojn faritajn de la partio, la lando kaj armeo dum la pasinta jaro.

La veteranoj promesis unuiĝi pli strikte ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, rezolute sekvi la gvidadon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko, kaj efektivigi la penson de Xi Jinping pri fortigo de la armeo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree